Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/18

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
8
TROISIÈME LEÇON

II

je, à (voir grammaire p.9) tri, trois
ili, ils, elles iom, un peu
nur, seulement multe da, beaucoup de

Jen tie ĉi landkarto, kaj jen bela bildo. Estas multe da landkartoj kaj bildoj en tiu ĉambro. Tiuj landkartoj kaj tiuj bildoj estas kroĉitaj je la muroj. Tio ĉi estas lampo kun lumŝirmilo. Estas tri lampoj en la ĉambro. Ili ne estas gasaj lampoj, ili estas elektraj lampoj. La elektraj lampoj lumigas (éclairent) tre bone.

Tio ĉi estas benko, kaj tio estas tablo. La benkoj kaj la tabloj estas sur la planko. La lernantoj sidas (sont assis) sur la benkoj. La tabloj estas iom deklivaj. Inkujoj estas fiksitaj en la tabloj. Tri inkujoj estas fiksitaj en tiu granda tablo, kaj nur unu inkujo estas fiksita en tiu malgranda tablo.

QUESTIONNAIRE

kie. où ?

kiu, qui, quel, lequel?

kiom da, combien de ?

kia, quel, de quelle espèce, de quelle façon.

1. Kiel (ou: kia) estas tiu ĉambro? — 2. Kie estas la plafono? — 3. Kio estas malsupre? — 4. Kio estas je la muroj? — 5. Kiel (ou : kia) devas ĉiam esti la planko? - 6. Ĉu estas seruro je la pordo? — 7. Ĉu la ŝlosilo estas en la seruro? — 8. Kiuj estas la partoj de la fenestro? — 9. Kiel (ou: kiaj) estas la vitraĵoj? — 10. Kiel (ou: kiaj) estas la nigraj tabuloj? — 11. Kie estas la kreto kaj la spongo? — 12. Kio estas ankaü kroĉita je la muro? — 13. Kiom da lampoj estas en tiu ĉambro? — 14. Ĉu ili estas elektraj aû gasaj lampoj? — 15. Kie estas la benkoj kaj la tabloj? — 16. Cu la inkujoj estas sur la tabloj? — 17. Kiom da inkujoj estas en tiu ĉi granda tablo?