Aller au contenu

Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Textes esperanto

La bibliothèque libre.

TEXTES ESPERANTO


Pour arriver à traduire ces textes, sans aucune étude préalable de la grammaire, on n’a qu’à chercher à part, dans le dictionnaire Esperanto-Français, chaque mot, ou chaque partie composante du mot, si le vocable est composé. Par exemple, pour « estim’at’a », on y cherche séparément d’abord « estim », puis « at », enfin « a ».

On n’emploie les petits signes séparatifs qu’avec les commençants. Ils leur permettent de trouver aisément, dans le dictionnaire, le sens précis de chacun des éléments du mot, et d’en obtenir ainsi la signification complète, sans aucune étude préparatoire. Il va de soi qu’en écrivant à un Espérantiste sachant la langue on ne les emploie jamais.

Estim’at’a Sinjor’o.

Per tiu ĉi libr’et’o mi hav’as la honor’o’n prezent’i al vi la lingv’o’n inter’naci’a’n « Esperanto »[1].

Antaŭ ĉio mi pet’as vin for’las’i ĉiu’n dub’o’n aŭ mal’just’a’n supoz’o’n kontraǔ ni’a entrepren’o, kaj juĝ’i Esperanto’n, ne laŭ kelk’a’j mal’prav’a’j dir’o’j pri la afer’o, sed laŭ tio, kio’n vi mem pens’os post atent’a kaj sen’parti’a rigard’o.

Esperanto tut’e ne hav’as la intenc’o’n mal’fort’ig’i la lingv’o’n natur’a’n de la popol’o. Ĝi devas nur serv’i por la rilat’o’j inter’naci’a’j kaj por tiu’j verk’o’j aǔ produkt’o’j, kiu’j interes’as egal’e la tut’a’n mond’o’n.

Vi pov’os vid’i, esplor’ant’e ĝi’n, ke Esperanto est’as ver’e tre simpl’a, ekster’ordinar’e facil’a, bon’son’a, fleks’ebl’a kaj riĉ’a. Tial ĝi taŭg’as plene por la scienc’o, la komerc’o, la literatur’o kaj eĉ por la poezi’o. Tamen oni bezon’as nur tre mal’long’a’n temp’o’n por posed’i ĝi’n tut’e : unu du’on’o da hor’o sufiĉ’as komun’e por la gramatik’o — kelk’a’j tag’o’j, por la vort’ar’o. Sed, nenia lern’ad’o estas necesa por kompren’i tuj leter’o’n skrib’it’an en Esperanto. Vi mem vid’as, ke sen grand’a pen’o vi pov’as traduk’i la mi’a’n.

Mi do esper’as, ke la simpl’ec’o kaj merit’o de ni’a kar’a lingv’o al’tir’os vi’n al ĝi kaj far’os vin labor’i por ĝi’a dis’vast’iĝ’o en la mondo.

Vol’u ricev’i tre kor’a’n salut’o’n.
L. de Beaufront.


Estimata Sinjorino.

Vi demandas min, kiel vi povos helpi al la sukceso de nia granda ideo. Pri tio ĉi ekzistas diversaj manieroj, dependantaj de la personoj, de la lokoj, de la cirkonstancoj. Sed la plej grava rimedo por la lingvo mem kaj la plej facila por ĉiu estas konigi Esperanton, laŭ sia tuta povo, inter la personoj, kun kiuj oni vivas aŭ korespondas. Ĉu do ni devas konstante prediki pri nia lingvo kaj ĉiam paroli pri ĝi en la leteroj ? Ne, ĉar ni tedus al la amikoj per tia ripetado. Ni estu pli ruzaj kaj, uzante la bonan okazon, ni prezentu Esperanton al ili en tiaj kondiĉoj, ke ili mem esprimu la deziron koni ĝin pli detale. Mi kredas, ke unu tre bona maniero konigi la lingvon estas doni libreton parolantan pri ĝi. Tial mi forte konsilas al vi uzi, por via propagando, la verketon 122bis de nia literaturo. En kelkaj paĝoj tiu ĉi libreto prezentas Esperanton multe pli bone ol ni povus fari per parolo. La ekzemploj donitaj en ĝi, pri la utileco praktika de la lingvo, kaj la tre signifaj atestoj de Max Müller, de Tolstoj k. t. p. pri ĝia merito influos pli efike sur la legantojn. Vi scias, ke 10 ekzempleroj de l’verketo kostas nur 1 fr. 25, se vi aĉetos ilin ĉe la sekretario de la societo por la propagando de Esperanto.

Dezirante plenan sukceson al via propagando, mi petas vin ricevi, estimata Sinjorino, la esprimon de mia profunda respekto.

  1. Le docteur Zamenhof a publié sa langue sous le pseudonyme de doktoro Esperanto. Ce fait explique que, d’abréviation en abréviation, on ait pris l’habitude de dire « la langue Esperanto », puis, « l’Esperanto ».