Aller au contenu

Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/91

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
78
EKZERCARO.

— Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si jan suspektan malklaraĵon. — Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. — En tiuj ĉi boteletoj troviĝas diversaj acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. — Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. — La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. — Mi manĝis bongustan ovaĵon. — Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. — La alteco de tiu monto ne estas tre granda. — Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. — La ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. — Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. — La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. — Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. — Lia heroeco tre plaĉis al mi. — La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. — Mi vivas kuna li en granda amikeco.

kuko gâteau.
konfiti confire.
fluida liquide.
enhavi avoir en soi, contenir.
suspekti suspecter, soupçonner.
acida aigre, acide.
vinagro vinaigre.
ovaĵo omelette.
sulfuro soufre.
azoto azote.
gusto goût.
alta haut.
naturo nature.
paki empaqueter, emballer.
pakaĵo bagage.
ĉemizo chemise.
kolo cou.
kolumo faux-col.
manumo manchette.
cetera autre (le reste).
tolo toile.
glacio glace.
frandi aimer les friandises.