Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/121

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

ujo, Barmen en Germanujo estas industriaj urboj Se, male, estas en urbo multaj komercistoj, kiuj faras grandan komercon, la urbo estas komerca urbo : Londono en Anglujo, Leipsigo en Germanujo estas komercaj urboj. Fine, urbo, kiu kuŝas sur la bordo de la maro, estas apudmara urbo, ofte haveno. Marseille kaj Hamburgo estas marhavenoj.

La plej granda urbo en lando, aŭ tiu, en kiu loĝas la ŝtatestro kaj la superaj aŭtoritatoj de la lando estas ĉefurbo. Parizo estas la ĉefurbo de Francujo.

QUESTIONNAIRE

1. Pri kio temas tiu ĉi legaĵo? — 2. Parolu pri la domoj de la urbo. — 3. Kiel oni nomas la homojn, kiuj loĝas en la urbo? - 4. El kio la domoj estas konstruitaj ? — 5. Kiaj estas la stratoj kaj la placoj ? — 6. El kio estas la strata pavimo ? - 7. Kion oni vidas ofte sur la placoj? — 8. Kial oni akvumas kaj balaas la stratojn ? — 9. Ĉu la veturiloj iras sur la trotuaroj ? - 10. Kie troviĝas la gaslanternoj ? — 11. Kial oni ekflamigas ilin vespere ? — 12. Ĉu ĉiuj urboj estas lumigitaj gase ? - 13. Kiel la urbo estas dividita ? — 14. Kiel Parizo estas dividita? — 15. Kiom da kvartalaroj estas en Parizo ? — 16. Ĉu la kvartaloj estas pli aŭ malpli multaj ol la kvartalaroj? — 17. Kio estas industria urbo? — 18. Kiam oni nomas urbon komerca ? — 19. Kio estas mara urbo? — 20. Nomu urbon industrian, urbon komercan, urbon maran. — 21. Kio estas ĉefurbo ? — 22. Kiu estas la ĉefurbo de Francujo ?

GRAMMAIRE

Manières de traduire y, il y a :

- Y signifiant se traduit par tie quand on y est et par tien quand on y va.

Ex. : Je n’y ai pas été. Mi ne estis tie. — Nous y irons demain. Ni os tien morgaŭ.