Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/130

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

sian montrofenestron, kaj la kombisto havas jam kelkajn klientojn en sia butiko. La lavistino gladas la tolaĵon de siaj klientoj ; la kudristino sidas antaŭ sia kudromaŝino, kaj la, modistino rapidas por fini ĉapelon, kiun ŝi devas tuj liveri. Fine, ĉe la angulo, vi vidas ĉe unu flanko la porkaĵiston, kaj ĉe la alia la paperiston, kie mia patro aĉetas ĉiumatene sian gazeton.

QUESTIONNAIRE

1. Ĉu via strato estas plantita per arboj? — 2. Ĉu ĝi enhavas riĉegajn magazenojn kaj luksegajn palacojn? — 3. Ĉu ĝi estas tiom vivplena, kiom aliaj stratoj de la kvartalo? — 4. Ĉu ĝi nehavas vivecon? Ĉu viveco mankas al ĝi? — 5. Kio neniam mallaboras en ĝi? — 6. Kion oni aŭdas matene frue? — 7. Kion faras la viandisto kaj la panisto ? — 8. De kie la legomvendistino serĉis siajn provizojn? — 9. Kion vi igas fari ĉe la tajloro? — 10. Kie vi aĉetas viajn ŝuojn? — 11. Kia magazeno troviĝas kontraŭ via ŝuisto ? — 12. Kion vi aĉetas ĉe la spicisto? — 13. Kie loĝas la kukisto ? — 14. Kion aĉetas via patrino ĉe la kukisto ? - 15. Kion vendas la merceristino aŭ fadenistino ? — 16. Kia butiko troviĝas pli malproksime? — 17. Kion la laktovendistino sendas al vi? — 18. Kiu loĝas apud ŝi ? — 19. Kiu estas la najbaro de la tinkturisto ? — 20. Kion faradas la lavistino ?.. . la modistino ? — 21. Kie via patro aĉetas sian ĵurnalon ?