Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/51

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TREIZIÈME LEÇON

Les nombres.

Ni kalkulas.

1 unu, 2 du, 3 tri, 4 kvar, 5 kvin, 6 ses, 7 sep, 8 ok, 9 naŭ, 10 dek. Mi havas unu buŝon. Vi havas du okulojn. Du kaj unu estas tri. La tablo havas kvar piedojn. La homo havas kvin sentoj. Ni laboras dum ses tagoj. La semajno havas sep tagojn. Kvar kaj kvar aŭ duoble kvar estas ok. Tri kaj tri kaj ankoraù tri aŭ trioble tri estas naŭ. Mi havas dek fingrojn.

Dek objektoj estas deko, dekoble dek estas centcento, centoble dek estas mil aŭ milo kaj miloble mil estas miliono. Por fari la nomojn de la dekoj, centoj kaj miloj oni aldonas la vortojn dek, cent, mil al la nomoj de la unuoj. Tiel, dudek, tridek... kvarcent, kvincent ... sesmil, sepmil K.t.p. (Kaj tiel plu). Por formi la aliajn nombrojn oni aldonas la nomojn de la unuoj al la nomoj de la dekoj, centoj kaj miloj. Tiel, dek-unu, dek-du... dudek-tri, tridek-kvar, kvarcent-kvindek-ses, sesmil-naŭ, okmil-tricent-naŭdek-naŭ. Ni estas en la jaro mil naŭcent-ok aù deknaŭ cent ok.

La alfabeto esperanta havas dudek literojn. A estas la unua, B (bo) la dua, E la kvina, U la dudeka, Z (zo) estas la dudekdua aŭ la lasta kaj V (vo) la antaŭlasta.