Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/74

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

por mia patro, banejo kaj kuirejo. Estas akvo kaj gaso en la kuirejo kaj elektro en ĉiuj ĉambroj, kiujn hejtas la vaporo.

Ĉu vi vin demandis, kiom da diversaj laboristoj oni bezonas por konstrui domon? Ne, ĉu ne vere? Nu, mi tuj diros ĝin al vi, ĉar mi sekvis la konstruadon dum la tuta daŭro kun multe da atento.

Lerta arĥitekturisto desegnis la planon de la domo. La masonisto konstruis la murojn per ŝtonoj, brikoj kaj mortero, kiun li faris mem el kalko, sablo kaj akvo. La muroj estas ja vertikalaj kaj kuŝas sur fundamentoj firmaj kaj profundaj. La ĉarpentisto starigis unue trabaĵon; poste li lokis la trabojn de la plafonoj kaj la ĉarpenton de la tegmento, kiun la tegmentisto tegis per ardezaj teguloj. La defluilo kaj la akvotuboj kaj gastuboj estis metitaj de la plumbisto. La lignaĵisto faris la pordojn, la fenestrojn, la fenestrajn kovrilojn, la plankojn kaj la ŝtuparon. La seruristo almetis la serurojn, la riglilojn, kaj la balustradon de la ŝtuparo, kaj la vitraĵisto algluigis la vitraĵojn de la fenestroj. La pentristo pentris la plafonojn kaj la kuirejon, la pordojn kaj la fenestrojn, kaj la tapetisto tapetis la murojn per kolorigitaj paperoj. Fine la elektristo aranĝis la elektron; ĝi estas tre oportuna; oni bezonas nur turni butonon por havi lumon. Ankaŭ la elektristo aranĝis la telefonon.

QUESTIONNAIRE

1. Kie loĝis unue la homoj? — 2. Kie ili loĝis poste? — 3. Kie ili loĝas nun? — 4. Parolu pri la domo, kiun via onklo ĵus konstruis? — 5. Kia estas la enirejo ? — 6. Kio estas dekstre kaj maldekstre? — 7, Ĉu tiuj magazenoj estas jam luitaj ? — 8. Kion