Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/79

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
VERSION

La lernantoj ne iris hieraŭ en la lernejon, ili iris en (svr) la kamparon kun ilia instruisto, sed sen libroj kaj kajeroj. Anstataŭ libroj estis manĝaĵoj en iliaj sakoj. Ili promenis kaj ludis dum la tuta tago, de la sepa matene ĝis la oka vespere. Ĉiuj ĉeestis, krom Paŭlo, kiu ne povis veni pro la malsano de sia patrino. Krom la lernantoj kaj la instruisto estis ankaŭ servanto por okazo de bezono. La servanto marŝis antaŭ la lernantoj kaj la instruisto post ili. Ili iris unue tra la herbejo kaj alvenis al la malnova ponto, per kiu ili iris trans la rivero ĝis la arbaro. Ili ne marŝis laŭ vicoj sed kuris laŭ sia plaĉo. lli haltis por la tagmanĝo apud fonto, kiu eliras el la tero sub densa foliaro. Malgraŭ la varmo tie estis malvarmete kaj agrable. lli sidiĝis ĉirkaŭ la fonto, elmetis la provizojn el la sakoj kaj manĝis kun granda apetito. Super la fonto staras vasta ŝtonego, de kiu oni ĝuas belegan vidaĵon. La lernantoj grimpis sur la ŝlonegon por ĝui la vidaĵon. Ĉirkaŭ la kvara horo, oni reiris. Kiam oni alvenis ekster la arbaro, oni aĉetis ĉe vilaĝano dek litrojn da lakto po dudek centimoj. La tago pasiĝis sen pluvo kaj sen ia malfeliĉeto kaj ĉiuj reeniris ĉe la gepatrojn je la oka.

THÈME

Les élèves mettent leurs livres sur la table. Le cahier de Charles est tombé sous le banc. En été il fait plus chaud qu'en automne. Y a-t-il encore assez d'encre dans votre encrier? Mettez cette chaise devant la table. Le printemps vient avant l’été. J’ai écrit hier à mon cousin. Il alla à la fenêtre et regarda dans la cour. Sur la cheminée