Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/102

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
2. POST LA MANĜO

La gastigisto. — Ĉu vi bone vespermanĝis, sinjoro?

La gasto. — Tre bone, sinjoro gastigisto, kaj jen estas mia mono.

La gastigisto. — Kiel! Kvindek centimoj? Vi ŝuldas al mi kvin frankojn, sinjoro. Jen la kalkulo.

La gasto. — Kvin frankoj ! Pardonu, sinjoro gastigisto, mi ne petis de vi manĝon por kvin frankoj, sed por mia mono. Jen ĝi, mi ne havas pli da ĝi.

La gastigisto. — Mi vidas, ke vi estas petolulo, kaj vi meritus koniĝi kun la polica komisaro. Sed mi donacas al vi vian vespermanĝon, kaj mi eĉ aldonas moneron da du frankoj. Vi nur ne parolos eĉ unu vorton pri la afero, kaj iros alian fojon ĉe mian najbaron, la gastigiston de la « Blanka Urso. »

La gasto. — Via najbaro de la « Blanka Urso!» sed mi tagmanĝis ĉe li, kaj ĝi estas li, kiu sendis min al vi.

QUESTIONNAIRE

1. Kion oni rakontis tie ĉi supre? — 2. Pri kio la kliento demandas la hoteliston aŭ la gastigiston ? — 3. Kion la gastigisto donas al li por manĝi? - 4. Kial li ne donis al li bovidan rostaĵon? — 5. Kian deserton li petis? — 6. Kion li petis por trinki? — 7. Ĉu la gastigisto havis bonan vinon ? — 8. Kion preferis la kliento ? Ĉu ruĝan aŭ blankan vinon? — 9. Kiu servis al la kliento? — 10. Kiom da mono donis la kliento? — 11. Ĉu la gastigisto estis kontenta? — 12. Kiom petis la gastigisto por la manĝo? — 13. Kion klarigas al li la kliento? — 14. Kion fine faris la gastigisto? — 15. Kion li konsilas al la kliento? — 16. Ĉu la kliento povis iri al lia najbaro?