Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/117

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

patrino estis tre maltrankvila, sed la kuracisto trankviligis ŝin. « La malsano ne estas danĝera, li diris, ŝed la malsanulino devas resti en lito, ŝi havas febron. Mi tuj ordonos al ŝi trinkaĵon kaj pilolojn.»

Mi portis la recepton en la apotekon, kaj la apotekisto donis al mi la kuracilojn. Ludovikino diras, ke la trinkaĵo estas maldolĉa, sed ŝi trinkas ĝin regule kaj konscience, ĉar ĝi devas resanigi ŝin. Nu, jen venas Johano. Kio nova, amiko mia? Ĉu oni fartas pli bone ĉe vi?

Danke. Mia patrino estas tute restarigita, sed mia malgranda fratino havas la morbilon, mia frato havas la variolon. Mia alia frato havis anginon, kaj nun li havas la skarlatinon. Ĉar tiuj malsanoj estas komunikeblaj, mi loĝas ĉe miaj geavoj.

QUESTIONNAIRE

1. Pri kio estas la demando en la dialogo tie ĉi supre ? - 2. Kiom da knaboj parolas en ĝi? — 3. Pri kio demandas Ernesto Paŭlon? — 4. Kiel fartas Karolo ? - 5. Ĉu li havas bonan apetiton ? - 6. Ĉu li dormas bone ? - 7. Je kio li estas kontenta ? - 8. Kial Ernesto ne povas diri la samon ? - 9. Kiel estas nomita la fratino de Karolo ? - 10. Ĉu Ludovikino fartas tiel bone kiel ŝia frato ? — 11. Ĉu oni scias, kian malsanon ŝi havas ? - 12. Kiu venis por ekzameni la malsanulinon ? — 13. Kion diris la kuracisto al la patrino? - 14. Kiu portis la recepton al la apoteko? — 15. Kion alportis Karolo el la apoteko? — 16. Kion vi scias pri la morbilo kaj la skarlatino?

GRAMMAIRE

Manières de traduire en:

En mis pour dans se traduit par en; mis pour de il se traduit par el.

Ex. : En été, en l'année, en somero, en la jaro. — Mon ami est en France. Mia amiko estas en Francujo. — Il ira bientôt en Amérique. Li iros baldaŭ en Amerikon. — La table est en bois. La tablo estas el ligno.