Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/12

La bibliothèque libre.
Cette page a été validée par deux contributeurs.
2
PREMIÈRE LEÇON

La liniilo estas sur la tablo. La inko estas en la inkujo. La inkujo kun la inko estas sur la tablo. La seĝo estas antaŭ la tablo, kaj la tablo estas post la seĝo. La plumo kun la plumingo, la krajono kaj la papero estas sur la tablo. La kreto estas ankaŭ sur la tablo.

II

ne, non, ne pas kio, quoi, qu’est-ce que
ĉu, est-ce que kie,
tio ĉi, ceci jes, oui.

Ĉu tio estas plumingo? Jes, sinjoro, tio estas plumingo. Ĉu tio estas inkujo? Jes, sinjoro, tio estas inkujo. Ĉu tio estas la seĝo? Ne, sinjoro, tio ne estas la seĝo, tio estas la tablo. Ĉu la liniilo estas meblo? Ne, sinjoro, la liniilo ne estas meblo, la liniilo estas objekto.

Kio estas tio ĉi? Tio estas papero. Kio estas tio ĉi? Tio estas kreto. Kio estas tio? Tio estas la inkujo. Kio estas la tablo? La tablo estas meblo. Kio estas la inko? La inko estas materio. Kio estas la krajono? La krajono estas objekto.

Kie estas la inkujo? La inkujo estas sur la tablo. Kie estas la inko? La inko estas en la inkujo. Kie estas la seĝo? La seĝo estas antaŭ la tablo. Kio estas post la seĝo? La tablo estas post la seĝo. Kie estas la krajono kaj la plumingo? La krajono kaj la plumingo estas sur la tablo. Ĉu la inkujo estas en la tablo? Ne la inkujo ne estas en la tablo, la inkujo estas sur la tablo.