Aller au contenu

Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/95

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

Ĉiu sezono alportas al ni aliajn legomojn kaj fruktojn. En printempo, ni havas asparagojn, pizojn, fazeolojn, fragojn, ĉerizojn kaj abrikotojn. En la somero ni manĝas artiŝokojn, napojn, karotojn, spinacojn kaj melonojn, ribojn, grosojn kaj frambojn, prunojn kaj persikojn. Dum la aŭtuno kaj la vintro ni havas brasikojn, terpomojn kaj ĉiujn specojn de konservaĵojn, pirojn, vinberojn, pomojn, nuksojn, avelojn kaj migdalojn.

Ni manĝas la salaton krudan : oni spicas ĝin per oleo, vinagro, salo kaj pipro. La aliaj legomoj estas kuiritaj. Ni manĝas fine la fruktojn krudajn aŭ kuiritajn, kiel kompoton aŭ konfitaĵon.

QUESTIONNAIRE

1. Kion bezonas la homo por vivi? — 2. Kio okazas al li, se li tion ne havus? — 3. Kiam ni manĝas? Kiam ni trinkas? — 4. Kiel ni devas konduti pri la manĝado kaj la trinkado ? — 5. Kiom da fojoj ni manĝas ĉiutage? — 6. Je kioma horo vi matenmanĝis hodiaŭ ? — 7. Je kioma horo vi tagmanĝas? — 8. Kiel oni nomas la manĝon de tagmezo? — 9. Kiu estas la tria manĝo ? — 10. Je kioma horo vi vespermanĝas ? — 11. Kien ni iras, kiam ni volas manĝi ? — 12. Kiu aranĝis la tablon? — 13. Rakontu, kiel la servistino aranĝas la tablon. — 14. Kion oni nomas manĝaĵoj aŭ nutraĵoj? — 15. Kiuj estas niaj ĉefaj nutraĵoj? — 16. Kiajn viandojn ni manĝas? — 17. Kion oni faras el la lakto? — 18. Kiu donas al ni la ovojn? — 19. Kiel ni manĝas la viandon ? Ĉu kruda aŭ kuirita? — 20. Nomu kelkajn printempajn legomojn. — 21. Kiuj estas la fruktoj, kiujn ni manĝas en somero ? — 22. Kiam ni manĝas brasikojn, lentojn, pomojn kaj nuksojn? — 23. Kiel oni spicas la salaton ? — 24. Kiel ni manĝas la fruktojn ? Ĉu krudaj aŭ kuiritaj ?