VERSION
Mi estas knabo ; ŝi estas knabino. — Ĉu la hundo manĝas ? Ne, ĝi trinkas. — Ĉu la koko parolas ? Ne, ĝi kantas. — La generalo parolas, kaj li ordonas.
LECTURE
En tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. « Tre volonte, mia bona », diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉeirpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino : « Vi estas tiel bela, tiel bona, kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon » (ĉar ŝi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la gentileco de tiu ĉi juna knabino).
PHRASES USUELLES
Formules de politesse. | Formuloj de ĝentileco. |
11. Je vous salue. | 11. Mi salutas vin, |
12. Cordialement à vous (vôtre). Sincèrement à vous. | 12. Kore via. Sincere via. |
13. Entrez. Sortez. Restez. | 13. Eniru. Eliru. Restu. |
14. Prenez un siège. | 14. Prenu seĝon. |
15. Êtes-vous malade ? Non, du tout. | 15. Ĉu vi estas malsana ? Ne, tute ne. |
16. J’accepte avec plaisir. | 16. Mi akceptas kun plezuro. |
17. Si vous voulez. | 17. Se vi volas. |