Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/39

La bibliothèque libre.
Cette page a été validée par deux contributeurs.
LE FUTUR
29

taskoj, kaj ni atendos ĝis la pordisto malfermos la pordon. Tiam ni eniros kaj ni restos ankoraŭ en la korto. Kiam la sonorilo sonoros, ni metos nin en vicojn kaj ni eniros kun la instruisto en la lernejan ĉambron. Post ĉiu kurso ni havos paŭzon.

QUESTIONNAIRE

1. Kiam vi iros al la lernejo ? — 2. Kion vi diros al viaj gepatroj ? — 3. Cu vi haltos dum la vojo — 4. Ĉu vi marŝos rapide ? — 5. Kion vi faros, se vi renkontos personojn konatajn ? — 6. Kion vi diros por saluti fraŭlinon ? — 7. Kiu estos antaŭ la pordo de la lernejo ? — 8. Kion vi diros al viaj kamaradoj ? — 9. Kion ili respondos ? — 10. Pri kio vi parolos poste ? — 11. Ĝis kiam vi atendos ? — 12. Kiu malfermas la pordon ? — 13. Kiam vi eniros en la lernejan ĉambron ? 14. Kun kiu vi eniros ? - 15. Kio okazas post ĉiu kurso ?

GRAMMAIRE


Morgaŭ mi iros al la lernejo.

— Le futur des verbes est indiqué par la terminaison os.

Il traduit non seulement le futur français, mais aussi le présent de l'indicatif employé après si.

Exemple : Si vous venez, se vi venos.

Exercices oraux ou écrits.'


Mi aĉetos esperantajn librojn. Ni aŭskultos la lecionojn kaj ni estos atentaj. La presisto presos librojn. La lignaĵisto faros tablon. La profesoro demandos la lernantojn. Morgaŭ estos dimanĉo. Por skribi ni uzos plumon kaj inkon. Por lavi siajn manojn ili bezonos akvon. Por forskrapi, vi bezonos gumon, Por vojaĝi mi uzos fervojon. Postmorgaŭ mi diros al vi : « Adiaŭ, kara amiko », ĉar mi foriros por fari vojaĝon, kaj mi forestos dum la semajno. Kiam la servistino alportos la lampon, vi faros vian taskon. Kiam vi soifos, vi trinkos. Se (si) vi soifos,