Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 38
TRENTE-HUITIÈME LEÇON
Récapitulation de la conjugaison.
Tiu ĉi bildo montras pejzaĝon en somero. Maldekstre ni vidas la kamparon kaj dekstre malgrandan riveron. Sur la maldekstra bordo de la rivero staras muelejo. Ŝtona ponto trairas la riveron kaj kondukas al la muelejo, kie loĝas la muelisto kaj la muelistino. En la muelejo muelas la muelisto la grenon. La interna parto de la greno liveras la farunon, el kiu la panbakisto faras panon. La ekstera parto de la greno, la ŝelo, liveras la branon, kiu servas al la nutrado de la brutaro.
Antaŭ la muelejo ni vidas barkon. Du homoj estas en tiu barko. Unu tenas remilon en la manoj. Li estas la boatisto; li gvidas kaj direktas la barkon. La alia ĵetas reton en la akvon. Li estas fiŝkaptisto ; li fiŝkaptas. Li kaptas gobiojn, karpojn kaj ezokojn. Ni vidas ankaŭ la anserojn kaj la anasojn de la muelistino ; ili amas naĝi en la akvo, kaj ili povas naĝi tre bone, ĉar ili havas membranhavajn piedojn.
Sur la dekstra bordo ni ekvidas preskaŭ kontraŭ la muelejo, kaj ne malproksime de la ponto alian fiŝkaptiston. Li ne havas reton ; li fiŝkaptas per hokfadeno. Apud li kuŝas sur la tero diversaj fiŝkaptiloj. Pli proksime je ni, ĉiam sur la sama bordo ĉe turniĝo de la rivero ni vidas du virinojn. Ili sidas sur genuoj kaj lavas tolaĵon. Tio estas lavistinoj. Post ili ni ekvidas korbon plenan je tolaĵo. Ili jam lavis kelkajn pecojn kaj etendis ilin en la suno por ke ili sekiĝu. Unu el la du virinoj malfermis grandan ombrelon por ŝirmi sin kontraŭ la sunradioj.
En la kamparo la greno estas orflava; ĝi estas matura. Estas la tempo de la rikolto. La rikoltistoj kaj rikoltistinoj venis kun falĉiloj kaj falĉiletoj. lli falĉas la grenajn trunketojn, kaj kunligas ilin en garbojn, kiujn ili ŝarĝas sur veturilon por porti en la garbejon aŭ aranĝi amase en grandajn garbarojn.
Kiam la rikolto estas finita, oni draŝas la grenon per draŝiloj aŭ draŝmaŝino. La greneroj estas portataj en la muelejon kaj la pajlo restas en la garbejo. Ĝi servas por la nutrado kaj la kuŝiĝado de la brutaro.
QUESTIONNAIRE
1. Kion montras tiu ĉi bildo? — 2. Kion ni vidas maldekstre? — 3. Kia estas la konstruaĵo sur la maldekstra bordo de la rivero ? — 4. Kien kondukas aŭ irigas la ponto, kiu estas super la rivero ? — 5. Kiu loĝas en la muelejo? — 6. Kion faras la muelisto? — 7. Kia parto de la greno donas la farunon ? — 8. Kion oni faras el la brano? — 9. Kion vi vidas antaŭ la muelisto ? — 10. Kiu estas en tiu barko? — 11. Kion faras la boatisto per la remilo ? — 12. Kial la alia viro ĵetas reton en la akvon ? — 13. Ĉu vi ne vidas ion alian sur la rivero ? — 14. Kion faras tiu viro, kiu estas sur la alia bordo, preskaŭ kontraŭ la muelejo? — 15. Ĉu li fiŝkaptas ankaŭ per reto? — 16. Kion vi vidas apud li? — 17. Kiaj estas la du virinoj surgenuantaj ĉe la bordo de la rivero? — 18. Kion ili faras tie ? — 19. Kion vi vidas post ili? — 20. Kiamaniere ili sekigas la tukaron?
— 21. Kial unu el ili malfermis grandan sunombrelonGRAMMAIRE
Récapitulation de la Conjugaison
Conjugaison Active | Conjugaison passive | |
Participes | ||
Présents : amanta,aimant | amata, étant aimé | |
Passé : aminta, ayant aimé | amita,ayant été aimé | |
Futur : amonta, devant aimer | amonta, devant être aimé | |
Présent de l’indicatif | ||
Mi amas, j’aime | Mi estas aminta, je suis aimé | |
Imparfait et passé défini | ||
Mi amis, j’aimais, j’aimai | Mi estis aminta, j’étais, je fus aimé | |
Passé indéfini | ||
Mi estas aminta, j'ai aimé | Mi estas amita, j’ai été aimé | |
Plus-que-parfait et passé antérieur | ||
Mi estis aminta, j’avais, j’eus aimé | Mi estis amita, j’avais été, j’eus été aimé | |
Futur | ||
Mi amos, j'aimerai | Mi estos amata, je serai aimé | |
Futur antérieur | ||
Mi estos aminta, j'aurai aimé | Mi estos amita, j'aurai été aimé | |
Présent du conditionnel | ||
Mi amus, j'aimerais | Mi estus amata, je serais aimé | |
Passé du conditionnel | ||
Mi estus aminta, j'aurais aimé | Mi estus amita, j'aurais été aimé | |
Impératif | ||
[Vi] amu, aime, aimez | Estu amata, sois, soyez aimé | |
Ni amu, aimons | Ni estu amataj, soyons aimés | |
Présent el imparfait du subjonctif | ||
Mi amu, que j'aime (-asse) | Mi estu amata, que je sois (fusse) aimé | |
Parfail et plus-que-parfail du subjonclif | ||
Mi estu aminta, que j'aie, (eusse) aimé | Mi estu amita, que je sois (fusse) aimé |
Exercices oraux ou écrits.
VERSION
Mi estis tuj skribonta al vi, kiam vi alvenis. La nokto ankoraŭ ne estis veninta. La knabo havis arĝentan poŝhorloĝon, kiun li estis ricevinta pro sia nomfesto. Vi estus devinta ne forgesi la ordonon de via mastro. Ĉiuj tiuj kampoj estas posedataj kaj kulturataj de mia kuzo. Se li estus veninta, mi estus lin vidinta. Mi rememoras pri ridinda fakto, kiu estas okazinta en mia lando. Mi estis de longe rimarkinta tiun laktovendejon, sed neniam mi estis tien enirinta. Reiru malantaŭen, aŭ vi estos baldaŭ mortinta. Vi ne devos plendi, ĉar vi mem estos ĝin volinta. Kiam li estis enironta en la arbaron, li ekvidis arbohakiston, kiu fendis lignon maltrankvile rigardante ĉiuflanke. La tuj subironta suno fariĝas ruĝa. La tempo venonta estas nenies (aŭ : apartenas al neniu). Ni estis tuj elirontaj, kiam ekpluvegis. Li estis tuj falonta. Mi kredas, ke li estas baldaŭ mortonta. Mi esperas, ke mia frato estas tuj alvenonta.
THÈME
Dès que j'aurai reçu la lettre que j'attends, je partirai. Lorsque j'ai eu amassé la somme, j'ai acheté le nouveau livre, Il faut que vous ayiez fini votre travail, avant que je revienne. Je ne crois pas qu'il sera revenu avant trois heures. Dites lui que je désire qu'il soit revenu avant quatre heures. Nous avons revu la personne qui a apporté cette lettre. Aurez-vous fini votre devoir avant le diner ? Prenez garde (gardu vin), vous aller tomber. J'aurais bien désiré qu'il fût arrivé avant mon départ. Quand vous m'en avez parlé, j'avais déjà envoyé ma lettre. Quand vous lui aurez raconté la chose, elle vous croira. Si vous aviez été aussi attentif que votre frère, vous auriez fait autant de progrès que lui. Si j'avais su cela, je ne les aurais pas invités