Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto/Exercice 23

La bibliothèque libre.

23e EXERCICE
La conjugaison. — Verbe passif.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. — Vi estas lavita[1]. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. — Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. — La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. — Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam de longe konstruita. — Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. — Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. — Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. — Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj ; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. — Honesta homo agas honeste. — La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. — Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme ? — Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono ; el la kaldrono, en kiu troviĝas bolanta akvo, eliras vaporo ; tra la fenestro, kiu troviĝas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

inviti inviter.
komerci commercer.
' quelque chose possédant une certaine qualité ou fait d’une certaine matière ; ex. mola mou, '

molaĵo partie molle d’une chose , komercaĵo marchandise, article de commerce.
surtuto, pardessus.
sekvi suivre.
konstrui construire.
ŝuldi devoir (dette).
oro or (métal).
ringo anneau.
lerta adroit, habile.
projekto projet.
inĝeniero ingénieur.
fero fer.
vojo route, voie.
agi agir.
pastro prêtre.
kameno cheminée.
poto pot.
kaldrono chaudron.
troviĝi se trouver.
boli bouillir.
vaporo vapeur.
pordo porte.
korto cour.


  1. Voir dans le Commentaire sur la grammaire Esperanto, page 45, ata ou ita ?
    Comme pour l’exercice précédent, ce renvoi vise le moment où la version sera mise en thème.