Petit Cours primaire d’Esperanto/Leçon 40
QUARANTIÈME LEÇON
Le participe à la voix active.
Quand le participe actif est au Présent, il se termine en anta
Ex. : faranta, faisant.
Passé, il se termine en inta
Ex. : farinta, ayant fait.
Futur, il se termine en onta
Ex. : faronta, devant faire.
EXEMPLES À TRADUIRE
Ni estis vidintaj la ĉefurbon de tiu lando. — Mi estas leganta interesplenan libron. — Li estas ironta ĉe vin morgaŭ matene. — Vi vidis la homojn elirantajn el la urbo. — Kiam niaj gepatroj estis foririntaj, ni laboris.
THÈME
J’avais visité la ville quand vous êtes venu. — J’aurai appris ma leçon et fait mon devoir quand vous arriverez chez nous. — Vous auriez récompensé cet élève avec plaisir, s’il avait bien travaillé.
RÉCITATION
Récapitulation des deux premières strophes de La Vojo, page 74.
RÉCITATION
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas kaj semas konstante.
« Ho, ĉesu ! » mokante la homoj admonas, —
« Ne ĉesu, ne ĉesu ! » en kor’ al ni sonas :
« Obstine antaŭen ! La nepoj vin benos,
« Se vi pacience eltenos. »
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita !