Page:L.L. Zamenhof Langue internationale Esperanto 1893 I-M Trad LdBeaufront.pdf/21

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

ne aŭd'is pri ĝi; oni dev'as sol'e al'don'i al la leter'o mal'grand'a'n foli'et'o'n nom'at'a'n "vort'ar'o." Dezir'ant'e vid'i, ĉu tio est'as ver'a, mi skrib'as al vi en tiu lingv'o, kaj mi eĉ unu vort'o'n ne al'met'as en ali'a lingv'o, tiel kiel se ni tut'e ne kompren'us unu la lingv'o'n de la ali'a. Respond'u al mi, ĉu vi efektiv'e kompren'is, kio'n mi skrib'is. Se la afer'o propon'it'a de la aŭtor'o est'as efektiv'e bon'a, oni dev'as per ĉiu'j fort'o'j li'n help'i.

Kun kor'a salut'o mi rest'as Via N. N.


IV, La Espero.

[1]

En la mondon venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko;

Per flugiloj de facila vento

Nun de loko flugu ĝi al loko.


Ne al glavo sangon soifanta

Ĝi la homan tiras familion:

Al la mond' eterne militanta

Ĝi promesas sanktan harmonion.


Sub la sankta signo de l'espero

Kolektiĝas pacaj batalantoj,

Kaj rapide kreskas la afero

Per laboro de la esperantoj.


Forte staras muroj de miljaroj

Inter la popoloj dividitaj;

Sed dissaltos la obstinaj baroj,

Per la sankta amo disbatitaj.


Sur neŭtrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.


Nina diligenta kolegaro

En laboro paca ne laciĝos,

Gis la bela sonĝo de l'homaro

Por eterna ben' efektiviĝos.

  1. Monsieur Adelsköld, suédois, membre du parlement et de l'académie des sciences de son pays, a composé une fort belle musique pour cette poésie que les Espérantistes ont adopté comme hymne