Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto/Leçon 6

La bibliothèque libre.


SIXIÈME LEÇON

Le passé.

El kio kaj de kiu la objektoj estas faritaj.


ĉe, chez, à el, de (matière,
de, par origine)

La tablo kaj la seĝo estas el ligno. La lignaĵisto faris la tablon kaj la seĝon. La krajono enhavas bastoneton el grafito kaj ŝelon el ligno. La plumingo estas el ligno, el eburo aŭ el metalo. La tranĉilo havas klingon kaj tenilon. La klingo de la tranĉilo estas el ŝtalo, kaj la tenilo estas el korno, el ligno aŭ el perlamoto. La tranĉilfaristo faris la tranĉilon kaj la tranĉileton.

La pordo estas el ligno; la seruro, la ŝlosilo kaj la pordhokojn estas el fero. La lignaĵisto faris la seruron, la ŝlosilon kaj la pordhokojn. La inkujo kaj la vitraĵoj estas el vitro. La vitraĵisto almetis la vitraĵojn.

La folioj de la libro estas el blanka papero. La dorso de la libro estas el ledo aŭ el tolo ; la platoj estas el kartono. La aŭtoro verkis la libron, la eldonisto eldonis ĝin, la presisto presis ĝin, la bindisto broŝuris aŭ bindis ĝin, la libristo vendis ĝin, kaj mi aĉetis ĝin ĉe la libristo

QUESTIONNAIRE

1. El kio estas faritaj la tablo kaj la sego ? — 2. Kiu faris la tablon? — 3. De kiu estis farita la seĝo ? — 4. Kiuj estas la partoj de krajono ? — 5. Ĉu tiu ĉi plumingo estas el ligno aŭ el metalo? 6. Kiuj estas la partoj de la tranĉilo ? — 7. El kio estas farita la klingo de la tranĉilo? — Ĉu la tenilo estas ankaŭ el ŝtalo? — 9. Kiu faris la tranĉilon? — 10 De kiu estis farita la tranĉileto? — 11. Ĉu la seruro estas el ligno aŭ el fero? — 12. Kiu faris la seruron? aŭ: de kiu estis farita la seruro ? — 13. Kion faris ankaŭ la seruristo? — 14. Kio estas el vitro ? — 15. El kio estas la folietoj de tiu ĉi libro? — Ĉu la dorso de la libro estas ankaŭ el papero? — 17, Kio estas el kartono ? — 48. Kiu verkis la libron? aŭ: de kiu estis verkita la libro ?

GRAMMAIRE

la lignaĵisto faris la tablon, Le menuisier a fait la table.

— Le passé du verbe est caractérisé par la désinence is. Ainsi, je donnais se dit mi donis; il vint, li venis: vous avez appris, vi lernis ; je suis tombé, mi falis.

LEXICOLOGIE

La vitraĵo, la tenilo, la seruristo.

— Le suffixe signifie chose ; il désigne un objet matériel, une chose caractérisée par la qualité que marque la racine. Ainsi: vitraĵo, une chose en verre, une vitre : tranĉaĵo, une chose tranchée, une tranche.

— Le suffixe il signifie instrument, outil. Ainsi la tranĉilo est l'instrument qui sert à trancher, à couper, le couteau. La liniilo est l'instrument qui sert à faire des lignes, la règle.

— Le suffixe ist marque la profession, le métier. Ainsi la seruristo est l'homme qui fait les serrures, le serrurier ; La libristo est l'homme qui s'occupe de vendre des livres, le libraire.

Exercices oraux ou écrits.
io,ion quelque chose nek, ni
VERSION

La instruisto instruis la lernantojn ; la instruistino instruis la lernantinojn. En la magazenoj mi vidis vendistojn kaj vendistinojn. Ĉe la modistino mi vidis nur vendistinojn. En la domoj estis servantoj kaj servantinoj.

La lignaĵisto faris la tablon kaj la pordon: por fari la tablon, la lignaĵisto segis la lignon per la segilo, kaj rabotis la lignon per la rabotilo. La lignaĵisto faris ankaŭ multe da aliaj lignaĵoj.

THÈME

J'ai acheté hier un canif chez le papetier. Le papetier ne vend pas seulement du papier; il vend aussi des plumes, des porte-plumes, des crayons, des règles, des canifs, des cahiers et de l'encre. Souvent les libraires sont aussi papetiers. Avec quels outils le menuisier fait-il la table? En quoi est faite la table? La scie sert au menuisier pour scier. J'ai besoin d’ une bonne plume pour écrire. En quoi est faite votre règle ? Mon frère a une règle en verre. Que voit-on dans le magasin du libraire ? Voit-on des crayons chez le menuisier ? A (por) quoi sert le manche du couteau ? Avez-vous vu la servante de la modiste ? Le menuisier a scié le bois. Est-ce que le menuisier a scié le bois? Le menuisier a-t-il raboté le bois? La scie est un outil qui sert à scier. Est-ce qu'il y a beaucoup de livres dans le magasin du libraire ? On a besoin d'une règle pour faire des lignes droites. Le libraire a vendu un crayon et un livre au professeur. Donnez tous les livres au relieur. J'achète chez ce libraire tous les livres dont (kiujn) j'ai besoin.