kaj tri grandaj diamantoj. « Kion mi vidas ! » diris ŝia patrino kun grandega miro. « Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj ! De kio tio ĉi venas, mia filino ! » (Ĝi estis la unua fojo ke ŝi nomis ŝin sia filino)[1]. La malfeliĉa infano rakontis al si naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el sia buŝo multego da diamantoj. « Se estas tiel », diris la patrino, « mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas ; ĉu ne estus al vi agrable[2] havi la saman kapablon ? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon ; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile ».
insulti injurier.
kial pourquoi.
frue de bonne heure,
pardoni pardonner,
longa long.
salti sauter, bondir.
perlo perle.
granda grand.
diamanto diamant.
miri s’étonner, admirer.
ŝajni sembler.
nomi nommer, appeler.
naiva naïf.
okazi avoir lieu, arriver.
dum pendant, tandis que.
sendi envoyer.
ĉu est-ce que.
kapabla capable, apte.
16e EXERCICE
Pronoms personnels et possessifs.
Li amas min, sed mi lin ne amas. — Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. — Diru al mi vian nomon.