Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/80

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
67
EKZERCARO.

prepozicio préposition.
vokalo voyelle.
kunmeti composer.
simpla simple.
ligi lier.
radiko racine.
soni sonner, rendre des sons.
klara clair.
postuli exiger, requérir.
gramatiko grammaire.
nacio nation.
diversa divers.
ŝipo navire,
matenmanĝi déjeuner.
aboni prendre un abonnement à.


26e EXERCICE
Les prépositions et l’accusatif.

Ĉiuj prepopozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon « n » ; sekve : tie (= en tiu loko), tien (=al tiu loko) ; tiel same ni ankaŭ diras : « la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon », kaj la vortoj « ĝardenon », « tablon » staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj « en » kaj « sur » tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo ne troviĝis antaŭe en la ĝardeno, aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado) ; en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon « n » tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. — Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). Mi restos hodiaŭ dome. — Jam estas tempo iri