Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/110

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

ĉapelisto faras la virajn ĉapelojn, kaj la modistino la virinajn ĉapelojn. La knaboj uzas kutime ĉapon. La virinoj uzas ankaŭ juvelojn el oro aŭ arĝento kun perloj, diamantoj kaj aliaj gemoj.

QUESTIONNAIRE

1. Por kio ni surmetas vestojn? — 2. Kiamaniere ni nin vestas en somero ?... en vintro? — 3. El kio estas faritaj niaj someraj vestoj? — 4. Ĉu la vintraj vestoj estas ankaŭ el tolo? — 5. Kiu surmetas vestojn el silko kaj el veluro? — 6. Nomu kelkajn virajn vestojn. — 7. Kiujn vestaĵojn havas la sinjorinoj en vintro? — 8. Per kio estas ornamitaj la sinjorinaj vestoj? — 9. Kiu faras la virajn vestojn? — 10. Kion faras la kudristo kaj la kudristino? — 11. Diru, kion faras la tajloro por fabriki veston? — 12. Por kio li tranĉas la ŝtofon? — 13. Kion li bezonas por kudri? — 14. Kiom da poŝoj vi havas sur via veŝto? — 15. Kiom da butonoj sur via jako? — 16. Kion faras la tajloro antaŭ ol liveri la vestojn? — 17. Kion ni aĉetas ĉe la ĉemizisto? - 18. Kion ni surmetas sur la kapon? — 19. Kiu faras la sinjorinajn ĉapelojn? — 20. Kiel oni nomas tiun, kiu faras la virajn ĉapelojn ? — 21. Kiu surmetas kutime ĉapon?

GRAMMAIRE

Manières de traduire plus et moins :

Plus, employé seul, se traduit par pli multe et le plus par la plej multe ou plej multe.

Ex. : Il a dit plus encore. Li diris ankoraŭ pli multe. — C'est lui qui a gagné le plus. Li gajnis plej multe.

Plus... que se traduit par pli... ol; plus de... que par pli da ou pli multe da... ol et plus de... que de par pli da ou pli multe da... ol da.

Ex. : Il est plus grand que son frère. Li estas pli granda ol lia frato. — J'ai plus de livres que vous. Mi havas pli multe da libroj ol vi. — Il promit plus de beurre que de pain. Li promesis pli da butero ol da pano.