Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/137

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

— Ĉu la poŝto ekspedas nur leterojn ?

— Ĝi ekspedas ankaŭ poŝtkartojn, gazetojn, ĉiuspecajn presaĵojn, poŝtajn paketojn kaj eĉ monon.

— Tamen, se la mono perdiĝas dum la vojo?

— Kiam oni sendas monon per letero, oni igas

enskribi ĝin, oni deklaras la valoron, kaj la poŝto garantias ĝin.

— Kiam la letero estas urĝa, ĉu oni povas alvenigi ĝin pli rapide ?

— En tiu okazo, oni iras al telegrafejo, kaj oni sendas telegramon aŭ depeŝon. Oni eĉ povas telefoni.

QUESTIONNAIRE

1. Al kiu vi deziras sendi leteron ? — 2. Kie loĝas via amiko ? — 3. Ĉu estas malfacile sendi leteron ? — 4. Kion sufiĉas fari ? — 5. Kion oni devas fari por afranki leteron ? — 6. Kion vi faras, kiam la letero estas skribita kaj afrankita? — 7. Kiel via letero eliros el tiu ĉi kesto kaj iros ĝis Marscille ? — 8. Kio okazus se vi forgesus afranki ĝin ? — 9. Ĉu la poŝto ekspedas nur leterojn ? — 10. Kion oni devas fari, kiam oni sendas monon per letero? — 11. Kial estas konsilinda enskribigi ĝin kaj deklari la valoron ? - 12. Por kio servas aŭ utilas la telegrafo kaj la telefono?

GRAMMAIRE

Prépositions employées comme préfixes.

al à, vers aldoni, ajouter ; alporti, apporter
antaŭ avant,devant antaŭdiri,prédire ; antaŭiri, précéder.
de de (point de départ) deveni, provenir, venir de; deiri s’éloigner.
el de (sortir, parachèvement) eliri, sortir ; ellabori, achever.
en dans, en eniri, entrer; enhavi, contenir;enskribi, inscrire.