Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/21

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

QUATRIÈME LEÇON

Présent et impératif. — Accusatif.

La libro.


ĉiu, chaque, tout ke, que (conjonction)
mi, je nun, maintenant

Tio estas nova libro. Mi montras la novan libron. Tiu nova libro estas sur la katedro. Mi prenas tiun novan libron. Tio estas la dorso de la libro. Tio estas la dorso de la libro, kaj tio ĉi estas la tranĉajo. Tiu libro havas dorson kaj tranĉajon. Tio estas esperanta libro. Mi fermas tiun esperantan libron, Kaj nun mi malfermas ĝin. Tio estas unu folio. Tiu libro havas multe da folioj (aŭ: multajn foliojn). Mi folias la libron. Tio estas unu paĝo. La folio havas du paĝojn. Supre de la paĝo estas numero. Mi vidas la numeron. « Libro » estas vorto. « Tio » estas ankaŭ vorto. Sur la paĝo estas multaj vortoj. Mi silabas la vorton « libro » (lo, i bo, ro, o). « Li» estas silabo. La vorto «libro» havas du silabojn. Mi akcentas aŭ plilaŭtigas la silabon «li». En Esperanto oni ĉiam akcentas la antaŭlastan silabon. « L(lo) » estas litero; ĝi estas konsonanto. «I» estas ankaŭ litero, sed ne estas konsonanto, ĝi estas vokalo. La vorto « libro » havas du vokalojn kaj tri konsonantojn ; ĝi havas kvin literojn. Tio estas linio. Mi montras unu linion. Estas multe da linioj ( : multaj linioj) sur tiu paĝo. Multaj linioj formas unu paragrafon. Mi legas unu paragrafon.