Page:André - Tout l'Esperanto en 12 dialogues, 1910.pdf/116

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
— 114 —

UNE LETTRE DE BOURRACHE

Farbizon, la 29-an de Septembro.
Mia kara Siboule,
kaj karaj Amikoj,

Mi bone revenis en mian vilaĝon kaj nun mi laboras kun miaj gepatroj ; sed kelkafoje (quelquefois) mi ankoraŭ pensas pri miaj amikoj, kiujn mi lasis en la kazerno.

Mia reveno estis sufiĉe gaja : en preskaŭ ĉiuj stacioj, mi renkontis esperantistajn samideajojn, al kiuj mi estis skribinta antaŭe (j’avais écrit d’avance). Eĉ mi haltis en unu el la urboj, kiujn mi trapasis kaj tie mi vizitis la konsulon (consul) esperantistan kaj ankaŭ la Prezidanton de la grupo, kiu estas tre afabla viro. Li montris al mi sian belan kolektaron de esperantaĵoj : li havas multege da poŝtkartoj (cartes postales) de ĉiuj landoj, kaj ankaŭ kolekton de 120 diversaj specimenoj de ĵurnaloj esperantistaj ; li posedas ankaŭ pli ol mil kvin cent librojn esperantistajn, ĉiuj ne similaj (différents). Li donis al mi, senpage, la himnon de la Esperantistoj : « la Espero »[1],

  1. Voir Esperanto-Pratique, même collection