Page:André - Tout l'Esperanto en 12 dialogues, 1910.pdf/117

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
— 115 —

kaj ankoraŭ belan verdan stelon (étoile), kiu estas la insigno de la esperantistoj. Mi metis tiun stelon sur mian palton, kvazaŭ ordenon (décoration). Kiel vi certe scias, min ne plu estis vestita (je n’étais plus habillé) kiel soldato ; pro tio, mi ankaŭ renkontis sur la strato iujn, kiuj vidante (en voyant) mian insignon, venis rekte al mi kaj petis : « ĉu vi estas Esperantisto, S-ro ? — Jes, mi respondis. — Eble vi estas fremdulo, alilandulo (un étranger) ? En tiu okazo, ni ĉiuj estas je via dispono ! » Mi dankis kaj diris al ili, ke mi estas Franco.

Vi vidas, ke mi ne tro enuis revenante. En la vagono mi havis apud mi kunvojaĝanton (compagnon de voyage) kiu trinkigis al mi kafaĉon !

Mi esperas iri, la prokisman jaron, al granda festo, kiu okazos en Anglolando. Mi ne scias la anglan lingvon, sed kun Esperanto, mi timas (crains) nenion !

Mi baldaŭ faros kurson ĉi tie. Esperanto tre utilus al kelkaj el miaj samvilaĝanoj, precipe kiam fremdaj (étrangers) turistoj venas por viziti la ruinojn de la kastelo (château) en kiu kuŝis la reĝo antaŭ tricent jaroj. Tiuj turistoj ĝenerale ne scias la francan lingvon kaj estas tre malfacile por kompreni ilin.

Mi sendos al vi post kelkaj semajnoj, numeroja de diversaj gazetoj, kiujn mi aĉetis por legi en la vagonaro : La Revuo, Lingvo Inter-