30e EXERCICE
Suffixe de profession, ist — et préposition da.
(Pour le suffixe ist, voir à la page 36 de cet ouvrage).
Treatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. — Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. — Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. — La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. — Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe troviĝis vino, aŭ kiun oni uzas por vino ; glaso da vino estas glaso plena je vino[1]. Alportu al mi metron da nigra drapo (metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). — Mi aĉetis dekon da ovoj. — Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. — Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. — Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. — Sur la arbo troviĝis multe (aŭ multo) da birdoj. — Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. — En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. — « Da » post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.
teatro théâtre.
maniero manière, façon.
okupi occuper.
meĥaniko mécanique.
- ↑ Le Commentaire, aux pages 63, 64, fixe pleinement les offices différents des deux prépositions de et da. On fera bien de le consulter quand on remettra cette version en thème.