Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/89

La bibliothèque libre.
Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
76
EKZERCARO.

32e EXERCICE
Suffixe de l’instrument, ilet suffixe des collections, des ensembles, ar.
(Voir pages 32 et 33).

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. — Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon ? — Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. — Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. — En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo[1]. — Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros glitumi. — Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonorigas, per fajfilo ni fajfas. — Mia skribilaro[2] konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. — Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj buŝtuketo. — En varmega tago mi amas promeni en arbaro. — Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. — Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. — Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. — Sur tiuj

  1. Veturi c’est aller à l’aide d’un véhicule. Vetur’il’o c’est l’instrument, le véhicule qui vous transporte, la voiture. Glit’vetur’il’o c’est le véhicule qui glisse, la voiture glissante, le traîneau.
  2. Mia skribilaro l’ensemble de mes instruments pour écrire.